En hospitala incendio mortis tridek sep homoj

(GMT+08:00) 2018-01-27 13:42:20     Redaktoro:Xiong

La 26an de januaro incendio trafis hospitalon en la urbo Milyang , South Gyeongsang, Sud-Koreio, kaj tridek sep homoj mortis pro la akcidento. Sudkorea amaskomunikilo, citante eldiraĵon el loka fajrobrigadejo, raportis, ke la plejparto de la viktimoj sufokiĝis de densa fumo ĝismorte. Nun cent tridek unu homoj estas kuracataj en hospitaloj, kaj sekve oni taksis, ke la nombro de mortintoj ankoraŭ grandiĝos.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin