Plej alta leĝdona instanco de Ĉinio diskutis proponon pri revizio de konstitucio

(GMT+08:00) 2018-01-29 21:14:21     Redaktoro:Yu

La Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK) kunvenis lunde por diskuti la revizion de la konstitucio. Zhang Dejiang, prezidanto de la 12a Konstanta Komitato de la NPK , prezidis la kunvenon.

Komisie de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), Li Zhanshu, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, raportis al leĝdonantoj proponon de la Centra Komitato de la KPĈ pri la revizio de la konstitucio.

En sia dua sesio okazigita en la komenco de tiu ĉi monato, la 19a Centra Komitato de la KPĈ adoptis la proponon.

Li, ankaŭ vicestro de la grupo pri la revizio, diris, ke gravaj teoriaj atingoj, principoj kaj politikoj adoptitaj en la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ, precipe la Penso de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko, devas esti inkluzivitaj en la venontan revizion de la konstitucio. Li diris, "Ni devas progresi kun la epoko kaj plibonigi la konstitucion dum konservado de ĝiaj konsekvenceco, stabileco kaj aŭtoritato." Li aldonis, ke la revizio devas obei la gvidadon de la partio kaj socialisman laŭleĝan regadon, iri antaŭen en ĝusta politika direkto, sekvi decan procezon, baziĝi sur vasta konsento, enkorpigi la volon de la popolo, kaj modifi nur parton de ĝi anstataŭ revizii ĝin grandskale.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin