Novaĵoj (Januaro 30)

(GMT+08:00) 2018-01-30 17:43:38     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 30-a de januaro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke afrikaj politikaj gravuloj refutas raportojn pri "superrigardo de Ĉinio super la Afrika Unio"; la Korea Demokratia Popola Respubliko nuligis komunan kulturan prezentadon kun Sud-Koreio antaŭ la Vintraj Olimpikoj 2018. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Serio da kunvenoj de la 30a Pintkunveno de la Afrika Unio fermiĝis lunde en la ĉefstabejo de la unio en la etiopa ĉefurbo Adis-Abebo. Dum la kunvenoj pluraj politikaj gravuloj refutis raportojn de iuj okcidentaj amaskomunikiloj pri "superrigardo de Ĉinio super la Afrika Unio".

Etiopa ĉefministro Hailemariam Dessalegn lunde diris al raportistoj, ke Ĉinio ne superrigardas la Afrikan Union, kaj la du flankoj subtenas ampleksajn kaj strategiajn rilatojn, kaj ke li ne kredas rilatajn raportojn.

Prezidanto de la Komisiono de la Afrika Unio Moussa Faki Mahamat diris en gazetara konferenco post la pintkunveno, ke li ne trovis ian ajn gvaton en la ĉefstabejo de la Afrika Unio, kaj ke la unio ĉiam subtenas bonajn rilatojn kun Ĉinio.

La sud-korea Ministerio pri Reunuigo diris marde, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) nuligis la komunan kulturan prezentadon kun Sud-Koreio, kiu devus esti okazigita laŭ originala plano antaŭ la Vintraj Olimpikoj 2018.

La KDPR sendis avizon je proksimume la 10a horo kaj 10 minutoj lunde posttagmeze laŭ loka tempo per la remalfermita interkorea telefonlineo de rekta dialogo, dirante, ke estos nuligita la komuna kultura prezentado, kiun la du Koreioj konsentis okazigi en la 4a de februaro en Kumgang-monto,.

Sud-Koreio kaj la KDPR konsentis pri la kultura okazaĵo dum la altnivela interkorea intertraktado okazigita en la 17a de januaro en la vilaĝo de armistico de Panmunjom.

Speciala sendito de la usona registaro pri la krizo de Ukrainio Kurt Volker diris lunde, ke iom ŝanceliĝis la starpunkto de Rusio pri sendo de packonservantoj al Donbaso, konflikta regiono en orienta Ukrainio, ĉar Rusio konsentis pri laŭgrada plivastigo de la internacia packonserva agado al la tuta konflikta regiono.

La ukraina novaĵ-agentejo raportis, ke Volker faris la rimarkojn, kiam li telefone informis amaskomunikilojn pri rezultoj de sia intertraktado kun Vladislav Surkov, asistanto de rusa prezidento. Li diris, ke la rusa flanko montris pli malferman sintenon dum la intertraktado. Li aldonis, ke la packonserva agado de UN estos komencita eble en la regiono de la demarkcia linio inter la ukraina armeo kaj la ribeluloj, kaj poste laŭgrade plivastigita al la tuta konflikta regiono.

Lastatempe usona prezidento Donald Trump kritikis la Eŭropan Union pri maljusta komerca politiko. La EU lunde respondis, ke ĝi tuj prenos kontraŭrimedojn, se Usono restriktos importadon el ĝi.

Proparolanto de la Eŭropa Komisiono Margaritis Skinas diris lunde en gazetara konferenco, ke komerca politiko ne estas nulsuma ludo, kaj komerco povas kaj devas esti kungajna. Li akcentis, ke komerco devas obei regulojn, kaj ke la EU estas preta por tuja reago per kontraŭrimedoj por sin gardi kontraŭ komercaj restriktoj de Usono.

La brita Sendependa Televido dimanĉe elsendis ekskluzivan intervjuon kun Trump. La usona prezidento diris, ke estas maljusto, ke usonaj produktoj tre malfacile povas eniri la merkaton de la EU, dum produktoj de la unio estas eksportitaj al Usono sen doganpago aŭ je malaltaj tarifoj. Li sugestis, ke Usono eble faros komercan reprezalion.

La Oficejo de Komerca Reprezentanto de Usono anoncis en la 22a de januaro, ke prezidento Trump aprobis, ke Usono metos sekurigan tarifon sur lavmaŝinojn kaj fotovoltaajn pilojn importitajn el la EU. Tiu ĉi malofta unuflanka ago vekis maltrankvilon de diversaj rondoj pri komerca protektismo de Usono.

Israela ĉefministro Benjamin Netanyahu iris al Moskvo lunde matene por renkontiĝi kun rusa prezidento Vladimir Putin kaj averti lin, ke Irano intencas "turni Libanon en gigantan misil-bazon".

Antaŭ sia foriro, Netanyahu diris, ke li intencas dediĉi sian kvin-horan viziton al interparolado kun Putin pri la agoj de Irano en la regiono. "Mi diskutos kun prezidento Putin pri senlacaj klopodoj de Irano por starigo de milita ekzisto en Sirio."

Li akcentis, ke Israelo forte oponas iranan piedtenon sur la grundo de ĝia norda najbaro, kaj rimarkigis, ke Israelo agas kontraŭ ĝi, sen ekspliko de la agoj.

La israela gvidanto ankaŭ akuzis Iranon, ke ĝi intencas turni Libanon en gigantan misil-bazon. Li diris, ke Irano rezervas en Libano precizajn misilojn kontraŭ Israelo, kaj Israelo ne povas toleri tion.

Kolombia prezidento Juan Manuel Santos lunde rompis pacan intertraktadon kun la Nacia Liberiga Armeo (NLA), post kiam serio da atakoj kontraŭ policejoj en semajnfino mortigis sep oficirojn kaj vundis pli ol 40 aliajn.

Santos klarigis, ke pro la atakoj en Barranquilla, Soledad kaj Santa Rosa del Sur, li ordonis al la armeo batali kontraŭ la Nacia Liberiga Armeo, kvazaŭ ne okazis intertraktado. Li diris, ke la faktoj estas klaraj kaj la konduto de la Nacia Liberiga Armeo devigas lin bati terorismon per ĉiuj vojoj, kvazaŭ ne okazis paca intertraktado.

La Nacia Liberiga Armeo fariĝis la ununura kontraŭregistara armita forto en Kolombio, post kiam la Revolucia Armita Forto de Kolombio subskribis pacan interkonsenton kun la kolombia registaro kaj estis senarmigita.

Kelkcent homoj manifestaciis lunde en la urbo Suleimaniyah de la Kurda Aŭtonoma Regiono en Irako, protestante kontraŭ la operaco de la turka armeo en la siria norda regiono Afrin.

Vidintoj diris, ke la protestantoj alte levis sloganojn skribitajn en la angla kaj kurda lingvoj, vokante la internacian komunumon malhelpi la atakon de Turkio kontraŭ Afrin.

Deklaro publikigita de la protestantoj petis la aŭtoritaton de la Kurda Aŭtonoma Regiono manifesti sian oponon kontraŭ la turka operaco.

En la 21a de januaro, la turka armeo komencis la operacon en la regiono Afrin por bati la kurdan Popol-Protektan Trupon, ĉar la turka registaro opiniis, ke ĝi estas filio de la Kurda Laborista Partio en Sirio.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin