Pri mevoj kaj hirundoj -- de Alessandra Madella

(GMT+08:00) 2018-01-30 12:05:32     Redaktoro:祃璟琳

 

"Mevoj estas niaj bonaj amikoj," diras ĉina infana kanto. Nenie eble tio ĉi veras kiel en Kunming. Ĉiun decembron mevoj fakte venas ĉi tien el frosta Siberio por ĝui dumvintre la mildecon de la printempa urbo. Ilia ideogramo sur antikva pordego ene de la parko de la Verda Lago pruvas, ke ilia regula ĉeesto estas jam historia. Ili same ŝatas la grandan akvo-spegulon de la lago Dianchi, kies eta parto ankaŭ eniras en la ĉirkaŭbaraĵon de la Artkolegio de Kunming, Gestudentoj invitas ilin per paneroj kaj ili respondas miaŭante kiel katoj kaj volante blankaj antaŭ la blankaj nuboj. Vespere ili flosas sur la ondetoj de la lago mem, ekster la ĉirkaŭbaraĵo, por ĝui preskaŭ maran senton de larĝeco. Aŭ ili sidas unu apud la alia sur lignaj palisoj, rigardante akvojn, kiujn jam Marko Polo en sia LIBRO DE MIRINDAĴOJ priskribis kiel plenaj de multspecaj, dikaj fiŝoj.

Unu el la plej famaj lokoj en Kunming por ĝui mev-spektadon estas la tiel nomata "Kaja digo" (ĉine Haigeng daba, 海埂大坝). Temas pri longa lag-kolo je la norda parto de Dianchi fronte al la Okcidenta Monto, konata ankaŭ kiel la "Dormanta Belulino." Tie la akvo en suna tago estas preskaŭ marblua kaj trotuaro kun blanka fera parapeto atendas la individuojn kaj la familiojn. Ili vidas je sia maldekstro la kablovojon al la montpinto, je sia dekstro la altajn domegojn de Kunming kaj antaŭ si multege da blankaj amikaj birdoj kun griza rondo sur iliaj vangoj. Grandaj afiŝoj anoncas kunan kuradon aŭ aliajn eventojn por bonvenigi la mevojn kaj kioskoj vendas iliajn pupojn. Tio estas bona ekskurso eĉ por junaj familioj ankoraŭ sen aŭtomobilo, kiuj povas nun simple lui per poŝ-telefono elektran veturilon ekipitan je stereofonia muzik-aparato kaj video por parki retroveture.

Kompreneble la mevoj ne estas la solaj, kiuj ŝatas la mildan temperaturon de nia regiono en vintro. Certe ĝi estis unu el la plej grandaj allogaĵoj por la muzikistoj de la nova internacia orkestro de la Artkolegio de Kunming, kiuj plejparte venas el simile malvarmaj eŭropaj landoj. Kompreneble tiuj favoraj veter-kondiĉoj sole ne sufiĉas. Ankaŭ gravis la bonveniga etoso de la kolegio, ĝiaj konoj kaj kunligoj en la loka muzika mondo kaj laboregema administranto, kiu funde komprenas la pensmanieron kaj bezonojn de okcidentaj muzikistoj. Sen paroli pri la fundamenta persona subteno de la prezidanto Duan Yongxin kaj interesaj projektoj, kiuj estonte povos ankaŭ inkludi Esperanton. Sed oni certe ne povas dubi, ke ankaŭ fotoj de ananasoj, akvomelonoj kaj fragoj en vintro havis sian etan persuadan forton.

Veras, ke ananasoj venas de pli suda parto de Yunnan, el la regiono de Xishuangbanna, nomata la Tajlando de Ĉinio. Sed vintro estas la sezono de frago-rikoltado en Kunming. Kaj, se en lernolibroj de retoriko la klasika ekzemplo de la strangeca stilfiguro oksimoro estas "fragoj en la neĝo", en Kunming ĝi estas malofta okazaĵo nur ĉar ne ĉiu jare neĝas. Fakte neĝo sufiĉe densa por resti surtere almenaŭ dum unu tago estas tiel rara, ke eĉ universitataj gestudentoj kuras eksteren meze de la lecionoj. Ili revenas tute kontentaj kun blankaj manplenoj, kiujn ili avide manĝas kiel glaciaĵoj. Kaj ĉie en la kampuso aperas malgrandaj neĝpupoj, beligitaj je intense ruĝaj aŭ violkoloraj floroj kaj jam fandiĝintaj post kelkaj horoj.

Aliaj birdoj, kiuj pli maloftas en tiu ĉi sezono en aliaj partoj de Kunming, sed jam bone videblas ĉe la lago Dianchi, estas hirundoj. En la Artkolegio ili elektis trankvilan parton de la akvospegulo proksime de artefarita altaĵo, sur kiu staras tra rozkoloraj floroj granda ĉin-stila pavilono. Fakte temas pri unu el la du Esperanto-anguloj de la kolegio. La alia estas pli malgranda kaj ŝirmita, taŭga por kantado kaj helplecionoj kun la gestudentoj. Tiu ĉi male estas centra kaj pli ofte uzata por fotado kun gastoj. Por la hirundoj tamen tiu verda celo verŝajne ne tiel multe gravas. Ili ankaŭ ne estas tiel altirataj de la grandeco de la lago, kiel la mevoj. Ili nur ŝatas kvietan kaj malprofundan surfacon, super kiu ili povas voladi kaj akrobati grandrapide, kiel aeraj pilotoj. Ankaŭ ene de la konstruaĵo proksime de la lago, en kiu okazis la internacia kongreso de ILEI en 2012, ankoraŭ videblas kelkaj hirund-nestoj. Kaj studentoj povus havi la surprizon trovi ilin denove okupitaj, kiam ili revenos venontan semestron.

La filmo LA BIRDOJ (angle, THE BIRDS), farita en 1963 de la fama angla reĝisoro Alfred Hitchcock vidigas al ni mevojn kaj korvojn atakantajn homojn, por simboli la ribelon de la naturo kontraŭ ĝia senlima ekspluatado fare de la homaro. Kiel Hitchcock diris en intervjuo, en kiu li klarigis la profundan sencon de la filmo, homoj ekstraktas uranion kaj ne pensas pri la konsekvencoj. Male, ili devus konscii, ke ili respondecas al naturo, sen ĉiam atendi, ke ĝi estu bela, bonfara kaj pacienca. En la sama okazo, Hitchcock ankaŭ rakontis, ke ofte dum la filmado estis pli malfacile labori kun mevoj ol kun la pli amikemaj korvoj. Trejnistoj devis uzi dikajn gantojn, ĉar mevoj instinkte bekis ilin, kiel se ili estus fiŝkaptantaj, kaj povis danĝere agi. Male, ni povas esperi, ke la amikaj mevoj kaj hirundoj de Kunming estos ĉiam signo de harmonio kaj respekto pri la naturo. Ankaŭ se la urbego kreskis ĝis pli ol sep milionoj da loĝantoj en malmulte da jaroj, la ekvilibro inter ĝiaj pli kamparecaj trajtoj kaj moderna kreskado espereble ĉiam bonvenigos diversajn vivformojn kiel daŭra pruvo de ĝia kvalito.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin