Sekureca Konsilio de UN pluvalidigis sankciojn kontraŭ Centrafrika Respubliko

(GMT+08:00) 2018-01-31 14:27:50     Redaktoro:Yu

La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj marde pluvalidigis sankciojn kontraŭ la Centrafrika Respubliko por plia jaro ĝis la 31a de januaro 2019. La 15-membra konsilio unuanime adoptis la rezolucion 2399 pri longigo de armila embargo en la lando je unu jaro.

La rezolucio decidas, ke ĉiuj membroŝtatoj de la UN prenos plu la necesajn rimedojn por malhelpi la liveradon, vendon aŭ transporton de armiloj kaj rilataj materialoj al la Centrafrika Respubliko, inkluzive de armiloj kaj municioj, militaj veturiloj kaj ekipaĵoj, vicpecoj, kaj teknika helpo, trejnado , financaj aŭ aliaj helpoj rilataj al militaj agadoj.

Ĝi decidas ankaŭ pluvalidigi por plia jaro la vojaĝan malpermeson kontraŭ individuoj, kiuj estas konsiderataj kiel respondecaj pri malstabiligo de la lando, kaj la frostigon de aktivoj kontraŭ tiuj individuoj kaj entoj, determinitaj de la komitato pri sankcioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin