Vjetnamio deklaris kontraŭregistaran organizon en Usono terorisma grupo

(GMT+08:00) 2018-02-01 13:47:37     Redaktoro:Yu

La vjetnama Ministerio pri Publika Sekureco deklaris la "Provizoran Nacian Registaron de Vjetnamio" kun ĉefstabejo en Usono terorisma organizo.

La ministerio diris merkrede, ke ĉiu, kiu partoprenis en propagando kaj instigo al aliaj pri aliĝo kaj sponsorado al la "Provizora Nacia Registaro de Vjetnamio" kaj ricevo de monhelpo, aŭ aliĝis al ĝiaj trejnaj kursoj, sekvis la instrukcion de la organizo, aŭ faris krimojn de terorismo kaj terorisma sponsoro, estos punita laŭ la leĝo de Vjetnamio.

La organizo estis establita en Usono en 1991 fare de Dao Minh Quan, aŭ Dao Van, naskita en la vjetnama centra provinco Thua Thien Hue en 1952, iama leŭtenanto de la pupa armeo de Saigon, nun usona civitano en Kalifornio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin