Ĉinio invitas ĵurnalistojn raporti pri du politikaj kunvenoj

(GMT+08:00) 2018-02-01 20:30:54     Redaktoro:Yu

Ĉinaj kaj fremdlandaj ĵurnalistoj estas invititaj al raportado pri du gravaj ĉinaj politikaj kunvenoj en marto.

La unua jara sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK), la plej alta leĝdona instanco de la lando, malfermiĝos en la 5a de marto en Pekino. La unua sesio de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), la plej alta politika konsultiĝa instanco, ekos en la 3a de marto.

La ĝeneralaj oficejoj de la Konstanta Komitato de la NPK kaj la Nacia Komitato de la ĈPPKK anoncis ĵaŭde, ke la informa centro de la du sesioj estos malfermita ekde la 27a de februaro.

Ĉinaj kaj fremdlandaj ĵurnalistoj devas prezenti peticiojn por paskartoj al la informa centro, dum fremdlandaj raportistoj portempe en Ĉinio por la du sesioj devas sin turni al ĉinaj ambasadorejoj aŭ vizorganizoj rajtigitaj de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj.

Raportistoj el Honkongo kaj Makao devas prezenti la peticiojn al la interligaj oficejoj de la centra registaro en la du specialaj administraciaj regionoj. Raportistoj de Tajvano devas sin turni al la Oficejo pri Tajvanaj Aferoj de la Ŝtata Konsilio. La limdato por la peto estas la 25a de februaro.

Informoj pri la sesio de NPK estos publikigitaj ĉe www.npc.gov.cn/pc/13_1 kaj ĉe www.cppcc.gov.cn por la sesio de la ĈPPKK.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin