Trajnoj estas pretaj por vojaĝa premperiodo de Printempa Festo

(GMT+08:00) 2018-02-02 15:05:53     Redaktoro:Shanshan

 

La 1a de februaro estis la unua tago de la vojaĝa premperiodo de la Printempa Festo de Ĉinio. Frumatene de la sama tago, preskaŭ cent grupoj da rapidaj trajnoj finis ekzamenon, revizion kaj varmkonservon kaj estis pretaj por la jara plej granda vojaĝa premperiodo de Ĉinio.

Oficialulo de la Ŝtata Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo diris merkrede, ke Ĉinio prenos multajn rimedojn por certigi glatecon de la vojaĝa premperiodo de la Printempa Festo.

Lian Weiliang, vicdirektoro de la Ŝtata Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, diris en gazetara konferenco, ke estos ĉirkaŭ 2,98 miliardoj da vojaĝoj dum la vojaĝa premperiodo de la Printempa Festo de 2018 inter la 1a de februaro kaj la 12a de marto. La nombro estas preskaŭ egala kun tiu de la pasinta jaro.

La nombro de vojaj vojaĝoj eble atingos 2,48 miliardojn, je 1,6% malpli ol tiu de la lasta jaro, dum trejnaj vojaĝoj probable superos 389 milionojn, je 8,8% pli ol tiu en la lasta jaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin