Ĉinio lanĉis elektromagnetan sateliton por studi seismajn antaŭsignojn

(GMT+08:00) 2018-02-02 18:44:02     Redaktoro:Yu

Ĉinio vendrede sendis al la kosmo sian unuan seismo-elektromagnetan sateliton por studi seismajn antaŭsignojn, kiu povas helpi starigon de terkosma reto de monitorado kaj prognozo de tertremo en la estonteco.

La raketo Changzheng-2D, lanĉita je la 15a horo kaj 51 minutoj el Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en la nordokcidenta Gobio de Ĉinio, transportis la 730-kilograman Seismo-Elektromagnetan Sateliton de Ĉinio en sunsinkronan orbiton je alteco de ĉirkaŭ 500 kilometroj.

Zhao Jian, altranga oficialulo de la Ĉina Nacia Spaciala Administracio, diris, ke la satelito, momata Zhangheng 1 en la ĉina lingvo, helpos al sciencistoj monitori la elektromagnetan kampon, ionosferan plasmon kaj altenergiajn partiklojn dum la kvinjara misio.

La satelito estas nomita per Zhang Heng, fama erudiciulo de la Orienta Han-dinastio (25-220), kiu iniciatis seismajn studojn per invento de la unua seismografo en la jaro 132.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin