Novaĵoj (februaro 02)

(GMT+08:00) 2018-02-02 17:56:23     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 2-a de februaro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi alvokas por pli bonaj ĉina-britaj rilatoj en nova epoko; ĉefministro Li petis opiniojn pri projekto de raporto pri registara laboro. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde renkontiĝis kun vizitanta brita ĉefministro Theresa May, vokante ambaŭ landojn forĝi fortigitan version de duflankaj rilatoj de la "Ora Epoko".

Dum ilia renkontiĝo en la ŝtata gastejo Diaoyutai, Xi diris, ke paco, evoluigo kaj kungajna kunlaboro fariĝis la tendenco de la epoko. Xi diris al May, ke la du landoj devas laŭigi la tendencon de la epoko, respondi al la bezonoj de sia respektiva evoluado kaj duflanka kunlaboro kaj aldoni novan sencon al la duflankaj rilatoj por forĝi fortigitan version de la "Ora Epoko".

Ĉinio kaj Britio konsentis brakumi la "Oran Epokon" de duflankaj rilatoj dum la vizito de Xi al Britio en oktobro de 2015.

Xi diris, ke Ĉinio volas labori kun Britio por antaŭenigi sanan kaj stabilan disvolviĝon de duflankaj rilatoj en nova epoko. Li faris kvar proponojn por la estonta disvolvado de duflankaj interligoj. Unue, la du landoj devas konsideri kaj desegni la estontan disvolvadon de duflankaj rilatoj el strategia alteco kaj en ampleksa maniero. Due, ambaŭ flankoj devas labori kune por antaŭenigi duflankan ekonomian kaj komercan kunlaboron. Trie, Ĉinio kaj Britio fortigu interŝanĝon kaj kunlaboron inter multflankaj institucioj, kiel ekzemple UN, la Grupo 20 kaj la Monda Organizo pri Komerco, por trakti tutmondajn defiojn. Kvare, la du landoj devas fortigi interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn.

Tio estas la unua oficiala vizito de May al Ĉinio de post ŝia enoficiĝo kiel brita ĉefministro en 2016. Ŝi komencis sian tritagan viziton al Ĉinio en la centra urbo Wuhan merkrede matene kaj okazigis ĉina-britan jarkunvenon inter registaraj ĉefoj kun ĉina ĉefministro Li Keqiang en Pekino merkrede posttagmeze.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĵaŭde prezidis seminarion por konsulti reprezentantojn el la sektoroj de eduko, scienco kaj tekniko, kulturo, sano kaj sporto kaj membrojn de la publiko pri la projekto de raporto pri registara laboro. Ankaŭ vicĉefministroj Zhang Gaoli kaj Wang Yang ĉeestis la kunvenon.

Naŭ reprezentantoj resumis atingojn en sia laboro kaj donis sugestojn por plibonigo de la raporto.

Li interŝanĝis opiniojn kaj esprimis salutojn de la ĉina novjaro al la ĉeestantoj, petante pli da konsiloj kaj sugestoj por plibonigi la registaran laboron.

Dou Xiankang, prezidanto de la Universitato Wuhan, esprimis la esperon, ke la registaro subtenos talentulojn en ludo de ilia rolo kaj la konstruadon de altklasaj universitatoj en centraj kaj okcidentaj regionoj de la lando.

En respondo, Li diris, ke registaroj de ĉiuj niveloj devas antaŭenigi la ekvilibran disvolvadon de eduko, krei justan medion kaj subteni la disvolvadon de publika kaj privata eduko.

Fan Jinshi, honora prezidanto de la Akademio Dunhuang, diris, ke pli da klopodoj devas esti faritaj por protekti kaj uzi kulturajn heredaĵojn.

Ĉinaj kaj fremdlandaj ĵurnalistoj estas invititaj al raportado pri du gravaj ĉinaj politikaj kunvenoj en marto.

La unua jara sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK), la plej alta leĝdona instanco de la lando, malfermiĝos en la 5a de marto en Pekino. La unua sesio de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), la plej alta politika konsultiĝa instanco, ekos en la 3a de marto.

La ĝeneralaj oficejoj de la Konstanta Komitato de la NPK kaj la Nacia Komitato de la ĈPPKK anoncis ĵaŭde, ke la informa centro de la du sesioj estos malfermita ekde la 27a de februaro.

Ĉinaj kaj fremdlandaj ĵurnalistoj devas prezenti peticiojn por paskartoj al la informa centro, dum fremdlandaj raportistoj portempe en Ĉinio por la du sesioj devas sin turni al ĉinaj ambasadorejoj aŭ vizorganizoj rajtigitaj de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj. Raportistoj el Honkongo kaj Makao devas prezenti la peticiojn al la interligaj oficejoj de la centra registaro en la du specialaj administraciaj regionoj. Raportistoj de Tajvano devas sin turni al la Oficejo pri Tajvanaj Aferoj de la Ŝtata Konsilio. La limdato por la peto estas la 25a de februaro.

Han Zheng, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉeestos la malferman ceremonion de la 23aj Vintraj Olimpikoj en PyeongChang, Sud-Koreio, en la 9a de februaro.

Han, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, estis invitita de sud-korea prezidento Moon Jae-in kaj prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato Thomas Bach.

Ri Yong Ho, ministro pri eksterlandaj aferoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), akuzis Usonon pri subfosado de interkorea repacigo kaj plimalbonigo de la situacio sur la Korea Duoninsulo.

La korea centra novaĵ-agentejo raportis ĵaŭde, ke en letero sendita al ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres merkrede, Ri diris, ke bonaj rezultoj estas atingitaj en la interkorea dialogo kaj la mildigo de streĉeco sur la Korea Duoninsulo estis bonvenigita de la internacia komunumo.

Ri diris, ke tamen, la usonaj aŭtoritatoj serĉas intence plimalbonigi la situacion per enkonduko de la strategiaj aktivoj inkluzive de nukleaj aviadilŝipoj en la najbaraĵon de la Korea Duoninsulo, kiam nordo kaj sudo de Koreio traktas pri paco. Ri vokis al UN ne silenti pri usonaj agoj, kiuj celas plimalbonigi la situacion en kaj ĉirkaŭ la Korea Duoninsulo kaj konduki la tutan mondon al ebla katastrofo de nuklea milito.

La siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron, esprimante bonvenon al la rezultoj de la Nacia Dialoga Kongreso okazigita en la rusa urbo Soĉio.

La siria novaĵ-agentejo raportis ĵaŭde, ke la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris en sia deklaro, ke la rezultoj de la kongreso pruvis, ke Sirio povas komenci kaj daŭrigi politikan procezon nur sub sia domino kaj sen interveno de eksteraj fortoj. La ministerio diris, ke komuna deklaro publikigita post la kongreso metis firman fundamenton por baldaŭa ajna intertraktado kaj dialogo.

Libana ĉefministro Saad Hariri diris ĵaŭde, ke Libano ne povas devigi siriajn rifuĝintojn reveni al Sirio.

Hariri faris la rimarkojn, kiam li ĉeestis aranĝon de ĉefministrejo. Li diris, ke Libano akceptis siriajn rifuĝintojn jam sep jarojn, kaj ĝi plu akceptos ilin. Li aldonis, ke Libano ne permesas al iu ajn devigi siriajn rifuĝintojn iri el la lando en ĉia okazo. Siriaj rifuĝintoj deziras hejmenreveni, kaj ili certe povos reveni al sia patrolando kiel eble plej frue, se kondiĉoj maturiĝos, kaj Libano strikte kunlaboros kun UN kaj rilataj organizoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin