La 2an de februaro en sia oficiala retejo la dordania registaro deklaris, ke ĝi jam rompis diplomatiajn rilatojn kun Nord-Koreio.
Laŭ tiu deklaro, la jordania reĝa kortego jam aprobis tiun ĉi decidon de la registaro. Jordanio ne plu agnoskos ambasadoron de Nord-Koreio en sia teritorio, kaj ĉesigos la funkcion de sia ambasado en Nord-Koreio.
Antaŭ tiu rompo, jam maje de 2017 Jordanio ĉesigis sian laboron pri la donado de enirvizo al nordkoreaj civitanoj.