Ĉinio kaj latinamerikaj landoj havas komunajn interesojn

(GMT+08:00) 2018-02-03 16:02:31     Redaktoro:Xiong

Estas eldiro de usona oficialulo: "Ĉinio nun estas metanta, per ekonomiaj rimedoj, latinamerikajn landojn sur sian vojon". Por tio Hua Chunying komentis en la 2a de februaro, ke la ĉina politiko pri latinamerikaj landoj estas travidebla, aperta, kaj la dupartia kunlaboro baziĝas sur komunaj interesoj kaj reciprokaj bezonoj, kaj sekve Ĉinio esperas, ke koncerna lando, kun sinteno aperta kaj tolerema, rigardu la kunlaboron inter Ĉinio kaj latinamerikaj landoj kaj la evoluon de la rilatoj inter tiuj ĉi partioj.

Hua diris, ke tiu eldiro el Usono estas entute kontraŭa al fakto, kaj tio estas nerespekta al la vastaj latinamerikaj landoj.

Hua aldonis, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj latinamerikaj landoj ne celas, nek ekskluzivas iun ajn trian partion, kaj ne influas la interesojn de tria partio en la latinamerikaj landoj, kaj ke ni esperas, ke koncerna lando forlasos la ideon jam elmodiĝintan, t.e. ludon je nula sumo, sed, kun sinteno aperta kaj tolerema, rigardu la kunlaboron inter Ĉinio kaj latinamerikaj landoj kaj la evoluon de la rilatoj inter tiuj ĉi partioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin