Unu militaviadilo Su-25 estis paffaligita

(GMT+08:00) 2018-02-04 17:23:35     Redaktoro:Xiong

La 3an de februaro unu rusa militaviadilo Su-25 estis paffaligita de portebla aerdefenda misilo tiam, kiam ĝi plenumis sian taskon ataki ekstremistojn en la provinco Idlib en la nordokcidento de Sirio, kaj la piloto mortis.

La rusa Ministerio de Defendo informis, ke tiutage unu rusa militaviadilo S-25, kiu havis sian taskon fari atakon en la provinco Idlib, estis paffaligita de portebla aerdefenda misilo. La piloto sukcesis paraŝuti kaj raporti al la rusa armeo pri kie li surteriĝis. Sed la loko estas regiono regata de la ekstremisma organizaĵo "Jabhat Fateh al-Shama", kaj tie la piloto batalis kontraŭ ekstremistoj kaj mortis.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin