Kvanto de urbanizado de Ĉinio atingis 58,52%

(GMT+08:00) 2018-02-05 14:36:50     Redaktoro:Yu

Laŭ la plej freŝaj donitaĵoj publikigitaj de la Nacia Buroo de Statistiko, en la fino de 2017, la nombro de urbaj konstantaj loĝantoj en Ĉinio kalkuliĝis al 813,47 milionoj, je 20,49 milionoj pli ol en la fino de la antaŭa jaro, kaj la urbaj loĝantoj okupas 58,52% de la ĉina loĝantaro, je 1,17-procentpunktoj pli ol en la fino de la antaŭa jaro.

Mao Youfeng, vicdirektoro de la Nacia Buroo de Statistiko, diris, ke urbanizado helpas grandigi enlandan postuladon, plialtigi rendimenton, akceli optimuman distribuadon de faktoraj resursoj, fortigi la gvidan efikon de ekonomia radiado kaj plibonigi publikajn servojn por ĉiuj.

Specialistoj diris, ke por Ĉinio restas longa vojo al la averaĝa nivelo de 80% de urbanizado de evoluintaj landoj, kaj tio ankaŭ signifas grandan potencialon de Ĉinio en urbanizado kaj daŭre eligos kinetan energion por ekonomia disvolviĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin