Ĉina fonduso helpas infrastrukturan kontruadon de Kamboĝo

(GMT+08:00) 2018-02-05 14:38:39     Redaktoro:Yu

Dimanĉe en la kamboĝa provinco Takeo okazis ceremonio de transdono de du projektoj konstruitaj sub la helpo de la Ĉina Fonduso por Paco kaj Disvolvado. La projektoj inkluzivas du-etaĝan domon kun 12 klasĉambroj en iu loka supera mezlernejo kaj akvoutiligan konstruon.

Yu Xiaoxuan, plenuma vicprezidanto de la Ĉina Fonduso por Paco kaj Disvolvado, diris, ke la du projektoj estis konstruitaj sub la helpo de la fonduso por realigi la deziron de kamboĝa vicĉefministro Sok An, kiu petis Ĉinion helpi konstruon de bonfaraj projektoj en la provinco Takeo, kaj ili profitigos la kamboĝan popolon.

Unu el la du projektoj celas plibonigi la lokan edukan infrastrukturon por ke pli da infanoj povu viziti la lernejon, kaj la alia celas faciligi la irigacion de pli ol 5 000 hektaroj da kampoj kaj profitigi vilaĝanojn en kvar subgubernioj de la provinco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin