Ĉinio sin dediĉas al politiko de reformo kaj malfermo

(GMT+08:00) 2018-02-06 13:09:31     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris lunde, ke Ĉinio sin dediĉos plu al la politiko de reformo kaj malfermo kaj liveros pli da oportunoj al fremdlandaj fakuloj por ilia laboro en Ĉinio.

Li faris la rimarkojn, kiam li diskutis kun pli ol 60 fremdlandaj fakuloj laborantaj en Ĉinio antaŭ la ĉina lunkalendara novjaro, kiu falas sur la 16an de februaro ĉi-jare.

Ĉi tiu jaro markas la 40an datrevenon de la reformo kaj malfermo de Ĉinio. La ĉefministro diris, "Ni reasertas nian promeson al ĉi tiu grava politiko okaze de ĉi tiu grava datreveno." Li diris, ke Ĉinio profundigos plu ampleksan reformon, efektivigos politikojn pri redukto de imposto kaj nuligo de administraj kotizoj, kaj kreos sanan komercan medion. La lando devas efektivigi strategion pri disvolvado akcelata per novigado kaj vigligi la ekonomion por realigi altkvalitan disvolviĝon. Li substrekis, ke Ĉinio devas malfermi plu siajn pordojn al la ekstera mondo por enkonduki eksterlandajn fakajn sciojn kaj teknologiojn. Li diris, ke la lando provizos pli da oportunoj al fremdlandaj fakuloj laborantaj en Ĉinio, ĉar ankaŭ ĉi tio estas parto de la klopodoj de Ĉinio por malfermo. Li diris, ke Ĉinio prenos pli da paŝoj por altiri fremdlandajn talentulojn per enkonduko de pli facilaj vizaranĝoj, inkluzive de la aranĝo de multfoja eniro por 5 ĝis 10 jaroj, unuigitaj vizpeto kaj fenestro por traktado de la vizpetoj kaj pli facila vizpeto por konstanta loĝado. Li diris, ke Ĉinio bonvenigas valorajn kontribuojn kaj ideojn de fremdlandaj fakuloj kaj esperas, ke ili aktive partoprenos en la estonta disvolvado de Ĉinio.

Entute 61 fakuloj ĉeestis la kunvenon, dum kiu Li aŭskultis konsilojn kaj sugestojn el tri fakuloj pri demandoj koncernaj al transformado kaj ĝisdatigo de la ekonomio kaj altkvalita disvolvao de Ĉinio, la plano "Fabrikita en Ĉinio 2025" kaj trejnado de novigemaj talentuloj, reformo de edukado kaj protekto de medio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin