Putin registrita kiel kandidato por prezidenta elekto 2018

(GMT+08:00) 2018-02-07 11:42:35     Redaktoro:Yu

Prezidanto de la Rusa Centra Elekt-Komisiono Ella Pamfilova diris, ke la komisiono marde registris prezidenton Vladimir Putin kiel kandidaton por la venonta prezidenta elekto.

La komisiono diris en rekta elsendo, ke la stabejo de Putin kolektis 314 837 subskribojn por subteno al li, pli multe ol 300 000, la sojla nombro bezonata por la registrado.

La komisiono kontrolis 60 000 subskribojn kaj trovis, ke nur 232 el ili aŭ 0,39% estis nevalidaj.

Ĝis nun, la Centra Elekt-Komisiono registris nur du kandidatojn, kiuj ne bezonas kolekti subskribojn, ĉar ili reprezentas parlamentajn politikajn partiojn, tio estas, politikisto kaj entreprenisto Pavel Grudinin el la Rusa Komunista Partio kaj la gvidanto de la Rusa Liberal-Demokrata Partio Vladimir Zhirinovski.

Laŭ la rusa leĝo, la Centra Elekt-Komisiono devas fini la registradon de la kandidatoj antaŭ la 10a de februaro, tiel ke iliaj nomoj aperos en la balotiloj de la elekto en la 18a de marto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin