Ĉinio reduktos plu ŝuldojn de ŝtataj firmaoj

(GMT+08:00) 2018-02-08 11:06:54     Redaktoro:Yu

La Ŝtata Konsilio lanĉis serion da mezuroj por redukti plu levil-efikon de ŝtataj firmaoj en la lastatempa klopodo por bridado de financaj riskoj.

Deklaro publikigita post administra kunveno prezidita de ĉefministro Li Keqiang diris, ke Ĉinio liveros pli fortan subtenon al turniĝo de ŝuldoj en akciojn, antaŭenigos reformon de miksta posedanteco kaj plibonigos politikojn pri reorganizado kaj bankroto de entreprenoj.

La deklaro diris, ke ŝtataj entreprenoj estos plu la ĉefaj celoj de la kampanjo por forigo de levil-efiko, kaj la rilata laboro devas esti efektivigita per merkat-orientitaj kaj laŭleĝaj rimedoj.

La kunveno konsentis, ke pozitiva progreso estis akirita en la lasta jaro, ĉar la procento de levil-efiko de entreprenoj finis kontinuan kreskon.

La registaro plivastigos la kanalon por privata kapitalo en la turniĝo de ŝuldoj en akciojn de ŝtataj entreprenoj. Akci-investaj institucioj estos instigitaj al partopreno en la procezo, kun rimedoj permesantaj starigon de privataj akci-fondusoj fokusiĝantaj al la turniĝo de ŝuldoj en akciojn.

Dum la kunveno, Li aŭskultis raporton pri traktado de sugestoj pri registara laboro. Dum la pasintaj kvin jaroj, la registaro traktis 58 773 sugestojn kaj proponojn el deputitoj por la Nacia Popola kongreso kaj membroj de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin