Vintraj Olimpikoj 2018 malfermiĝos baldaŭ en PyeongChang, Sud-Koreio

(GMT+08:00) 2018-02-08 14:06:45     Redaktoro:Yu

La 23aj Vintraj Olimpikoj malfermiĝos vendrede en PyeongChang, Sud-Koreio. Lee Hee-beom, prezidanto de la organiza komitato, diris, ke ĉio estas preta por la Vintraj Olimpikoj, kaj la organizanto faros sian plejeblon por fari la Vintrajn Olimpikojn bonegaj kaj pacaj okazaĵoj.

La malferma ceremonio de la Vintraj Olimpikoj okazos vendrede vespere en la Olimpika Stadiono de PyeongChang. Laŭ la organiza komitato, entute 2 925 sportistoj el 92 landoj kaj regionoj konfirmis la ĉeeston al la Vintraj Olimpikoj; 55 684 laborantoj kaj volontuloj servos por la Vintraj Olimpikoj. Delegacioj de la Korea Demokratia Popola Respubliko kaj Sud-Koreio kune eniros la stadionon sub la gvidado de alte levita flago de la Korea Duoninsulo, kaj tio refoje montros la grandan olimpikan alvokon por paco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin