Novaĵoj (Februaro 09)

(GMT+08:00) 2018-02-09 17:00:29     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 9a de februaro, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke sud-korea prezidento laŭdas la rolon de Ĉinio en solvado de la demando de la Korea Duoninsulo; prezidanto de la Komisiono de la Afrika Unio refutas raporton akuzantan Ĉinion pri spionado kontraŭ Afriko. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Sud-korea prezidento Moon Jae-in diris ĵaŭde, ke li aprezas la rolon de Ĉinio en solvado de la demando de la Korea Duoninsulo, dirante, ke lia lando volas labori strikte kun Ĉinio por antaŭenpuŝi interkorean dialogon faciligita per la baldaŭaj Vintraj Olimpikoj de PyeongChang.

Moon faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun Han Zheng, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping. Li diris, ke Sud-Koreio volas kunordigi kun Ĉinio por daŭrigi la interkorean dialogon, solvi la duoninsulan demandon per pacaj rimedoj kaj realigi daŭripovan pacon kaj prosperon en la regiono.

Moon diris al Han, kiu ĉeestos la malferman ceremonion de la Vintraj Olimpikoj en PyeongChang vendrede, ke Sud-Koreio kaj Ĉinio estas gravaj najbaroj kaj kunlaboraj partneroj kaj duflankaj rilatoj nun estas ĉe la nova deirpunkto. Sud-Koreio volas pozitive labori kun Ĉinio por altigi politikan fidon kaj amikecon, antaŭenigi interŝanĝojn sur ĉiuj niveloj, profundigi pragmatan kunlaboron, fortigi kunordigon pri internaciaj kaj regionaj aferoj kaj antaŭenpuŝi la strategian kunlaboran partnerecon inter la du landoj.

Vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto Yang Jiechi diris ĵaŭde en Vaŝingtono, ke Ĉinio kaj Usono povas konvene trakti duflankan komercan demandon per malfermo de merkatoj kaj kunlaboro "fari pli grandan kukon".

Dum renkontiĝo kun usona ŝtatsekretario Rex Tillerson, Yang diris, ke Ĉinio sin dediĉas al ampleksa reformo enlande, paca disvolvado kaj kungajna kunlaboro. Li diris, ke konservi la pozitivan tendencon de ĉina-usonaj rilatoj konformas al la fundamentaj interesoj de la du popoloj kaj la komunaj aspiroj de la internacia komunumo. Li esperis, ke la usona flanko renkontos Ĉinion duonvoje por certigi la stabilan kaj sanan disvolviĝon de duflankaj rilatoj longtempe. Li diris, ke la ĉina-usonaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj estas reciproke profitaj en naturo kaj alportas grandajn profitojn al la du popoloj. Li instigis la du landojn kunlabori en la kampoj de energio, infrastruktura konstruado kaj la iniciato Zono kaj Vojo, kaj plibonigi kunordigon pri internaciaj ekonomiaj zorgoj.

Tillerson diris, ke la usona flanko volas labori kun Ĉinio por fortigi kaj gandigi reciprokprofitan kunlaboron kaj solvi duflankajn ekonomiajn kaj komercajn demandojn en pli efika maniero.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj prezidanto de la Komisiono de Afrika Unio (AU) Moussa Faki Mahamat kune prezidis la sepan strategian dialogon inter Ĉinio kaj la AU en Pekino ĵaŭde, serĉante pli proksiman kunlaboron en diversaj kampoj.

Wang diris, ke konstrui komunumon kun komuna estonteco de la homaro estis starigita kiel ĝenerala celo de ĉina diplomatio en la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Por atingi la celon, la komuna estonteco de Ĉinio kaj afrikaj landoj estas nemankigebla parto. Li diris, ke Ĉinio volas labori kun afrikaj landoj por fari ĉina-afrikan rilaton rolo modela por suda-suda kunlaboro. Ĉinio rigardas la rilatojn kun la AU el strategia kaj longtempa perspektivo, kaj subtenas la ĉefan rolon de la AU en la paco kaj disvolvado de Afriko.

Faki diris, ke la AU kaj afrikaj landoj atribuas grandan gravecon al siaj rilatoj kun Ĉinio kaj aprezas la longan subtenon de Ĉinio. La AU volas klopodi kun Ĉinio por plifortigi kunlaboron en komerco kaj investado, personaraj interŝanĝoj, civila aviado kaj aliaj kampoj. Faki laŭdis la Forumon pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kiel gravan platformon, dirante, ke la pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, kiu okazos en Pekino en septembro efike akcelos la kunlaboron inter Ĉinio kaj Afriko, kaj li ĝojos partopreni en la pintkunveno en la nomo de la Komisiono de la AU.

Faki diris ĵaŭde, ke akuzoj, ke Ĉinio spionis la Afrikan Union, estas nur famoj. Li faris la rimarkojn dum komuna gazetara konferenco kun ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, post kiam ili kunprezidis la 7an strategian dialogon inter Ĉinio kaj la AU en Pekino. Tio estis la unua vizito de Faki al Ĉinio de post lia enoficiĝo en marto de 2017. Faki diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj la AU estis "neŝanceleblaj", kaj tiaj raportoj ne povas damaĝi iliajn rilatojn. Li rimarkigis, ke estis neeble kaj nenecese, ke Ĉinio spionas la Afrikan Union.

La franca ĵurnalo Le Monde diris, ke Ĉinio kaŝmikrofonis la Konferencan Centron de la AU, kiun ĝi konstruis kaj donacis al la AU en 2012, kaj elŝutis datumojn de serviloj en la konstruaĵo.

Faki diris al raportistoj, ke ili volas kunlabori pli multe kun Ĉinio por profitigi la afrikan popolon, kaj tiaj famoj ne povas malhelpi ilin.

La israela ĵurnalo Jerusalema Poŝto raportis ĵaŭde, ke la israela Ministerio de Eksterlandaj Aferoj nomumis Amir Weissbrod nova ambasadoro al Jordanio, kio markis normaligon de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, kiuj estis rompitaj en la lasta julio pro pafado en la israela ambasadorejo en Jordanio. La raporto diris, ke la israela ambasadorejo, fermita jam pli ol ses monatojn, estos remalfermita post ĉirkaŭ dek tagoj. Weissbrod estas prostiĝa fakulo pri Mez-Oriento.

Kremlo diris ĵaŭde, ke rusa kaj turka gvidantoj konsentis plu kunordigi siajn trupojn kaj specialajn servojn en Sirio por bati terorismajn grupojn, kiuj malobservas la sirian interkonsenton pri militpaŭzo.

Deklaro de Kremlo diris, ke rusa prezidento Vladimir Putin kaj lia turka paralelulo Recep Tayyip Erdogan faris la rimarkojn dum telefona konversacio. Ili reasertis reciprokan promeson al la politika kaj diplomatia solvado de la krizo surbaze de la Rezolucio 2254 de la Sekureca Konsilio de la UN, laŭ la decidoj de la Siria Nacia Dialoga Kongreso, kiu okazis la 30an de januaro 2018 en Soĉio.

La Nacia Dialoga Kongreso finiĝis lastsemajne en la okcidenta rusa urbo Soĉio. La ĉefaj principoj de politika kompromiso estis atingitaj kaj komitato estis fondita por antaŭenigi konstitucian reformon en la lando.

La deklaro diris, ke Putin kaj Erdogan ankaŭ substrekis la gravecon de strikta kaj senĉesa sekvo de la astanaj interkonsentoj pri konflikt-mildigaj zonoj en Sirio.

Deklaro el la prezidenta oficejo diris ĵaŭde, ke maldiva prezidento Abdulla Yameen diris, ke la aferoj de la nacio devas resti ene de la maldivanoj, kaj konservi la honoron kaj reputacion de la insula nacio estis ilia respondeco.

Yameen diris, ke la lando apartenis al ĉiuj maldivanoj, kaj la honoro de la lando, la registaro aŭ la maldiva teritorio estis nevendeblaj.

Samtempe, la maldiva registaro diris en aparta deklaro, ke ĝi sendis tri kabinetajn ministrojn kiel specialajn senditojn al Ĉinio, Pakistano kaj Saud-Arabio, por informi ilin pri la nuna situacio en Maldivoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin