Ĉinio subtenas Maldivojn en ties interesoj

(GMT+08:00) 2018-02-09 20:38:55     Redaktoro:Xiong

Estas raporto, ke la 8an de februaro la maldiva prezidento Abdullah Yameen sendis la ministron pri ekonomia evoluo Mohamed Saeed, kiel sian specialan senditon, viziti Ĉinion. Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en la regula gazetara konferenco de la 9a de februaro konigis la staton de la vizito de Mohamed Saeed.

Geng Shuang diris, ke la ĉina ministro pri eksteraj aferoj Wang Yi intervidiĝis kun Saeed, tiu konigis al li la aktualan situacion de Maldivoj. Saeed emfazis, ke la maldiva registaro strebas konservi leĝon kaj ordon, per sia forto solvi la problemon nun alfrontatan, kaj konduki la ŝtaton en stabilecon kaj pacon. Kaj krome, Maldivoj havas la kapablon protekti la ĉinajn personojn kaj instituciojn, kiuj restas en Maldivoj.

Geng Shuang diris: "Ni subtenas la maldivan registaron, ke ĝi konsiliĝu kun koncernaj partioj por kune solvi la problemon, kaj ke ĝi defendu la ŝtatajn sendependecon, suverenecon kaj aliajn justajn interesojn."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin