Malfermigis 23aj Vintraj Olimpikoj en PyeongChang, Sud-Koreio

(GMT+08:00) 2018-02-10 12:22:00     Redaktoro:Yu

La 23aj Vintraj Olimpikoj malfermiĝis vendrede vespere en la Olimpika Stadiono en PyeongChang, Sud-Koreio.

Kiel la plej altnivelaj vintraj sportkonkursoj, la Vintraj Olimpikoj ĉi-jare altiris proksimume 3 000 sportistojn el 92 landoj kaj regionoj. En la malferma ceremonio, sportistoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj Sud-Koreio kune eniris la stadionon sub la gvidado de alte levita flago de la Korea Duoninsulo. Sud-Koreio, la gastiganto, sendis al la Vintraj Olimpikoj delegacion kun rekorda nombro de 144 sportistoj, kaj la KDPR sendis 22 sportistojn, kaj la du koreioj formos komunan teamon por la konkurso de virina glacihokeo.

En parolado en la malferma ceremonio, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato Tormas Bach dankis Sud-Koreion por ĝia zorgema preparo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin