Usona prezidento renkontiĝis kun ĉina ŝtatkonsilanto

(GMT+08:00) 2018-02-10 12:51:09     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump diris vendrede, ke la usona-ĉinaj rilatoj estas tre gravaj, kaj ke Usono pretas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio por antaŭenigi duflankajn rilatojn.

Trump faris la rimarkojn dum sia renkontiĝo kun vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto Yang Jiechi en la Ovala Oficejo de la Blanka Domo.

Trump diris, ke lia ŝtata vizito al Ĉinio en la lasta novembro atingis grandan sukceson, kaj li konsentas, ke la du flankoj devas plenumi la konsenton atingitan de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj li dum ilia renkontiĝo en Pekino.

Yang, kiu estis dum du-taga vizito al Vaŝingtono, renkontiĝis ankaŭ kun usona ŝtatsekretario Rex Tillerson ĵaŭde.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin