Ĉinio kaj Indonezio kunlaboros sub iniciato Zono kaj Vojo

(GMT+08:00) 2018-02-10 14:54:40     Redaktoro:Yu

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris vendrede en Pekino, ke Ĉinio volas antaŭenigi kunlaboron kun Indonezio sub la iniciato Zono kaj Vojo.

Wang faris la rimarkojn en la tria kunveno de la Komuna Komisiono pri Duflanka Kunlaboro inter Ĉinio kaj Indonezio, kiu estis kunprezidita de Wang kaj indonezia ministro pri eksterlandaj aferoj Retno Marsudi.

Wang diris, ke ĉi tiu jaro markas la kvinan datrevenon de la starigo de la ĉina-indonezia ampleksa strategia partnereco. Ĉinio volas klopodi kune kun Indonezio por antaŭenigi kunlaboron pri la projekto de rapidega fervojo inter Ĝakarto kaj Bandungo kaj aliaj projektoj sub la iniciato Zono kaj Vojo.

Wang laŭdis la Hindo-Pacifikan Strategion, lastatempe proponitan de Indonezio, dirante, ke Ĉinio konsentas pri ĝiaj malfermaj, travideblaj kaj inkluzivaj principoj, kaj pri ĝia ĝenerala direkto de dialogo kaj kunlaboro. Li diris, ke ĉi tiu jaro markas ankaŭ la 15an datrevenon de la strategia partnereco inter Ĉinio kaj la Asocio de la Sudorient-Aziaj Landoj. Ĉinio volas ĝisdatigi siajn rilatojn kun la asocio kaj esplorserĉi novajn modelojn de kunlaboro sub la Kadro de la Orienta Kresk-Regiono de la Asocio de la Sudorient-Aziaj Landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin