La 11an de februaro malfermiĝis la 32a Qinhuai Lanterno-Festivalo en Nankino, ĉefurbo de Jiangsu-provinco, orienta Ĉinio. Pli ol 200 grupoj da lanternoj estas prezentataj en la festivalo, kaj altiras multajn vizitantojn ĉinajn kaj eksterlandajn. La Qinhuai Lanterno-Festivalo daŭros pli ol unu monato kaj finiĝos en la fino de marto.