Ĉina vicĉefministro kunsidis kun gvidantoj de religiaj grupoj

(GMT+08:00) 2018-02-12 13:47:20     Redaktoro:Yu

Vicĉefministro Wang Yang dimanĉe emfazis, ke religioj en Ĉinio devas esti ĉinaj en orientado kaj serĉi pli bonan adaptiĝon al socialisma socio.

Wang, ankaŭ membro de laKonstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn en simpozio kun gvidantoj de naciaj religiaj grupoj antaŭ la Printempa Festo.

Wang diris, ke religiaj rondoj en Ĉinio bezonis plu studi la spiriton de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ, kaj aktiva gvidado devas esti donita al religiaj grupoj por ke ili pli bone adaptiĝu al socialisma socio.

La vicĉefministro esprimis dankon pro la pozitiva rolo, kiun religiaj grupoj ludas en antaŭenigo de nacia unueco, religia progreso kaj socia harmonio. Li aldonis, ke necesas pli da klopodoj por pli bone klarigi la politikon pri religiaj aferoj, eduki kaj trejni pli da profesiuloj en religiaj rondoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin