Naskiĝis 6 beboj de budorkaso en Guangzhou

(GMT+08:00) 2018-02-13 17:28:53     Redaktoro:Shanshan

Laŭ konigo de Sovaĝa Zoologia Ĝardeno Changlong en Guangzhou, suda Ĉinio, en la lasta monato naskiĝis 6 beboj de budorkaso. Tio alportis feliĉan etoson al la Printempa Festo.

Budorkaso estas unuaklasa protektata sovaĝa besto de Ĉinio. Ĉar ĝiaj haroj estas oraj, do ĝi estas nomata "ora bovo", kaj cetere, ĝi estas unu el la tri naciaj trezoroj de Ĉinio kune kun la pando kaj la orhara simio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin