Novaĵoj (Februaro 13)

(GMT+08:00) 2018-02-13 16:24:19     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 13a de februaro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi Jinping akcentis samrapidan disvolviĝon de urboj kaj vilaĝoj; Ĉinio sukcese pafis la 28an kaj 29an satelitojn de la satelita navigosistemo Beidou. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lunde ĉina prezidanto, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Xi Jinping daŭrigis sian inspekton en Sichuan-provinco, sudokcidenta Ĉinio. Antaŭtagmeze tiutage li vizitis la urbeton Yingxiu, kiu estis trafita de la grandega tertremo de Wenchuan en la 12a de majo 2008, kaj inspektis la disvolviĝon de la loko post katastrofo. Li ankaŭ vizitis la vilaĝon Zhanqi de la urbo Chengdu, unu el la tutlandaj civilizitaj vilaĝoj. Li aprobis atingojn akiritajn en la vilaĝa disvolviĝo kaj akcentis prosperigon de vilaĝoj eĉ post realiĝo de la ĝenerala kaj modera bonstato en la socio.

Xi inspektis la urbeton Yingxiu, Wenchuan-guberio kaj prezentis florkorbon antaŭ la tertrema ruino de la mezlernejo Xuankou al viktimoj trafitaj de la tertremo kaj herooj kiuj kontribuis sian vivon en la savado kontraŭ katastrofo. Li informiĝis pri disvolviĝo de la tea industrio kaj riĉigo de lokaj popolanoj kaj persone spertis te-produktadon de lokanoj.

Poste li inspektis la vilaĝon Zhanqi, kie la enspezo de kolektiva ekonomio en 2017 kalkuliĝis al 4,62 milionoj da juanoj kaj la pohoma enspezo de vilaĝanoj kalkuliĝis al 2 6000 juanoj, pli multe ol tiu de la tutlanda averaĝa nivelo. Xi inspektis la surretan servan centron de apartaj industrioj kaj stimulis vilaĝanojn bone utiligi interreton por akceli la vendadon.

Je la 13a horo kaj 3 minutoj en la 12a de februaro 2018, en la pafocentro Xichang, Ĉinio sukcese pafis per la portoraketo Changzheng-3B la 28an kaj 29an satelitojn de la satelita navigosistemo Beidou en la maniero de "unu raketo kun du satelitoj".

Tiuj ĉi du satelitoj laboras sur la orbito kaj rondiras ĉirkaŭ la Tero, kiuj apartenas al la tria projekto de la ĉina sistemo Beidou.

Post trihora flugado la satelitoj eniris en la antaŭfiksitan orbiton, kaj poste oni faros kontroladon kaj taksado pri ili. Se ĉio estos en ordo, la du satelitoj funkcios kune kun aliaj, jam antaŭe pafitaj, kvar satelitoj ankaŭ al la sistemo Beidou, en la sama reto.

Kaj cetere, tio estas la 267afoja flugado de la portoraketo el la serio Changzheng.

Marde proparolanto de ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio profunde funebris al la viktimoj en la kraŝado de rusa aviadilo.

Laŭinforme la pasaĝeraviadilo Antonov-148 de la flugkompanio Saratov kun 65 pasaĝeroj kaj ses deĵorantoj kraŝis survoje de la flughaveno Domodedovo en Moskvo al Orsk de la regiono Orenburg en okcidenta Rusio.

Geng Shuang diris, ke kiel bona amiko de la rusa popolo Ĉinio forte bedaŭras la akcidenton kaj esprimis profundan funebro al la viktimoj. Ĉinio ankaŭ esprimis sinceran simpation kaj zorgemon al iliaj parencoj.

Tagmeze de la 13a de februaro, ĉe la finalo de la virina skiado en U-forma neĝejo en la Vintraj Olimpikoj de Pyeongchang, la ĉina sportistino Liu Jiayu ricevis 89.75 poentojn, kaj sekve ŝi gajnis la duan lokon, tio estas, la unua medalo de la ĉina delegacio en la Vintraj Olimpikoj.

Tio estis la tria partopreno de Liu Jiayu en vintraj olimpikoj, kaj ĉi-foje ŝi finfine staris sur la podio por ricevi la medalon. Ŝia kunkonkursantino, usona sportistino, Chloe Kim gajnis la oran medalon, kaj alia usonanino, la bronzan medalon.

Lunde Ĉina Radio Internacia kaj la Grupo de Ĉina Aviada Industrio okazigis subskriban ceremonion pri strategia kunlabora interkonsento. Laŭ la interkonsento la du partioj pere de siaj superecoj disvolvos kunlaborojn en la kampoj de kultura propagando, produktado de kulturaj enhavoj, konstruado de kulturaj platformoj kaj popularigo de ĉina kulturo en eksteraj landoj. La interkonsento celas malfermi novan strukturon de aviada kultura industrio de Ĉinio. Samtempe sekve de la alveno de interreta epoko en aviadilo la grupo rapidigos la konstruadon de interreta platformo en aviadiloj. La du flankoj kunlaboros ankaŭ en la kampo de aviada interreto. Al la subskriba ceremonio ĉeestis Song Zhiyong, ĝenerala direktoro de la Grupo de Ĉina Aviada Industrio, kaj Wang Gengnian, direktoro de Ĉina Radio Inernacia.

La 12an de februaro la srilanka elektokomitato publikigis donitaĵon, kaj tiu montras, ke la opozicia partio, nome la Srilanka Popola Fronto, gvidata de la eksa prezidento Mahinda Rajapaksa, gajnis la plimulton de la 239 seĝoj en la 340 lokaj elektoj tutlandaj.

Tio estas la unua loka elekto post kiam la Srilanka Libereca Partio kaj la Unuigita Nacia Partio kune formis la koalician registaron. La venko de la opozicia partio en tiu ĉi loka elekto signifas, ke la regado de la koalicia registaro en diversaj lokoj frontas al pli granda premo.

Laŭ la antaŭnelonga raporto de la indonezia ĵurnalo Guo Ji Ri Bao, la konstruado de la altrapida fervojo Jakarta-Bandunga, pro rekvizicio de terpecoj, prokrastiĝis, sed nun venis bona informo, ke la problemo jam solviĝis. Do la konstruado, probable, komenciĝos en majo de 2018.

Luhut Panjaitan, indonezia ministro pri maraj aferoj, diris, ke la konstruado de la altrapida fervojo dividiĝas en tri partojn: rekvizicio de terpecoj, permesatesto kaj financado. Nun la permesatesto kaj la financado jam estas pretaj, kaj la problemo pri rekvizicio de terpercoj, laŭtakse, ankaŭ povos esti solvita fine de marto. La fervojo totale longas 142,3 kilometrojn, kaj por tiu longo de la fervojo la rekvizicio de terpecoj estos plenumita en la fino de marto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin