Pintkonferenco de ŜKO okazos en junio

(GMT+08:00) 2018-02-14 19:55:10     Redaktoro:Xiong

La 14an de februaro, Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en Pekino diris, ke Ĉinio aranĝos junie la pintkonferencon de la Ŝanhaja Kunlabora Organizaĵo (ŜKO) en la urbo Qingdao. Rusio estas grava ŝtato-membro de ŜKO, kaj Ĉinio bonvenigos ĵuselektitan novan prezidenton de Rusio.

Rusa amaskomunikilo raportis, ke antaŭ nelonge, kiam Andry Denisov, la rusa ambasadoro en Ĉinio, estis intervjuata, li asertis, ke la pintkonferenco de ŜKO okazos junie en Qingdao, kaj tiam rusa prezidento ĉeestos ĝin. Kaj laŭ la tradicia maniero nova prezidento de Rusio eble vizitos Ĉinion. Por tio Geng Shuang diris:

"Ĉinio, kune kun koncernaj partioj, faras klopodojn, por ke la pintkonferenco estu kronita de plena sukceso, kaj por ke ŜKO havu novan dinamikon. Rusio estas grava ŝtato-membro de ŜKO, kaj Ĉinio bonvenigos ĵuselektitan novan prezidenton de Rusio."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin