Ma Zhaoxu alvokis al internacia komunumo trakti terorismon per konscio de komunumo de komuna futuro

(GMT+08:00) 2018-02-14 15:36:59     Redaktoro:祃璟琳

Marde en la Sekureca Konsilio de la UN, ĉina konstanta reprezentanto en la UN Ma Zhaoxu alvokis, ke la internacia komunumo starigu al si konscion de komunumo de komuna futuro, fortigu kunlaboron kaj kune traktu terorismon laŭ ĝiaj novaj tendenco kaj karakteroj.

Li diris, ke fronte al minaco de diversforma terorismo, la internacia komunumo devas persisti en unuiga normo kaj firme bati ĝin kun nultolereca kaj sendiferenca sinteno. La internacia komunumo devas respekti suverenecon de koncernataj landoj en bato kontraŭ terorismo kaj tiuj landoj devas porti ĉefan respondecon, kaj la internacia kunlaboro pri bato kontraŭ terorismo devas sekvi la principojn de la Ĉarto de UN kaj ludi gvidan rolon de la UN kaj la SK.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin