Estas publikigita unuafoje raporto pri esplorado de kono de ĉinaj paroloj en la mondo

(GMT+08:00) 2018-02-19 15:08:21     Redaktoro:Ĝoja

Lastatempe la Ĉina Internacia Eldona Grupo unuafoje publikigis "Raporton pri Esplorado de Kono de Ĉinaj Paroloj en la Mondo". La Raporto montras, ke la internacia komunumo pli kaj pli multe konas kaj komprenas politikajn parolojn ĉinajn, kiuj aperis post la 18-a Nacia Kongreso de KPĈ, ekzemple Ĉina Revo, Zono kaj Vojo, Sorta Komunumo, La Ĉina Vojo kaj La Ĉina Projekto.

Laŭ konigo de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, la esploro celas studi la konon de personoj, kiuj parolas ĉefe en la angla lingvo, pri ĉinaj paroloj. Oni esploris popolanojn en Usono, Britio, Aŭstralio, Filipinoj, Sud-Afriko, Kanado, Singapuro kaj Barato kaj ellaboris la liston de 100 plej multe konataj pinyin-vortoj de la ĉina parol-sistemo, kiuj jam iris en la angl-lingvan sistemon.

En la esploro oni trovis, ke pli kaj pli multaj pinyin-vortoj komencis rekte anstataŭigi anglajn tradukojn, ekzemple Konfuceo kaj Printempa Festo. Fakuloj analizis, ke la mondon pli profunde influas ĉinaj festoj, kutimoj, pensoj kaj tradiciaj frandaĵoj, rezulte la mondon silente influas ĉinaj vivmaniero, pensomaniero kaj parolomaniero.

La alia trovo estas, ke la ĉina ekonomia kaj scienca evoluado stimulas kreivon de paroloj en monda ekonomio kaj scienc-tekniko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin