Mevlut Çavusoglu tiutage vizitis Jordanion kaj intervidiĝis kun Ayman Safadi. Poste en la komuna gazetara konferenco, Mevlut Çavusoglu diris, ke Turkio laŭdas kaj subtenas Jordanion pro ĝia rolo en la situacio de Palestino kaj Israelo. Ayman Safadi diris, ke ili ambaŭ opinias, ke estas nevalida kaj sensignifa la decido de Usono pri agnosko de Jerusalemo kiel la ĉefurbo de Israelo.
Pri la siria situacio, Ayman Safadi diris, ke ili opinias, ke necesas serĉado de politika solvo. Ili esperas, ke estos permesata siriaj rifuĝintoj reveni al Sirio en konvena tempo.
Mevlut Çavusoglu diris, ke la lasttempa milita ago de Turkio en la siria norda loko Afrin celas batalon kontraŭ terorismo, "sur la bazo Turkio subtenas plenan suverenecon kaj teritorian integrecon de Sirio."