Novaĵoj (Februaro 20)

(GMT+08:00) 2018-02-20 15:28:30     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Shanshan kaj kore bonvernigas vin al nia Esperanto-elsendo. Hodiaŭ estas la 20-a de februaro, mardo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Printempa Festo en Rusio kaj Belgio; Xin Jinping sendis konsolan mesaĝon al Hassan Rouhani pro kraŝo de irana pasaĝeraviadilo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Lastajn tagojn en Rusio kaj Belgio okazis diferencaj eventoj por la ĉina nova jaro, Printempa Festo.
En la moskva centra magazeno ĉie estas la etoso de Printempa Festo: prezentado de manfaritaj artaĵoj, ĉinaj frandaĵoj, ankaŭ fotoekspozicio.
Komence de februaro sinsekve okazis aranĝoj pri Printempa Festo, ekz. Ĉina Tago, Gaja Printempa Festo, prezento de ĉina te-etiketo, kurso pri kutimoj de Printempa Festo.
En Sankt-Peterburgo, Yekaterinburg kaj aliaj rusaj urboj, lokanoj spektis brilajn dancojn kaj kantojn, trinkis ĉinajn teojn kaj gustumis ĉinajn ĝjaŭziojn.
Vespere de la 19-a de februaro (lunde vespere) en Bruselo, Belgio, lernantoj, gepatroj de la lernantoj kaj instruistoj de konfucea kurso de la dua lernejo de EU kune festis por Printempa Festo.
Lernejestro en sia parolo resumis la disvolvon de la konfucea kurso post ĝia fondiĝo en 2015. Li diris, ke la kurso fortigis interŝanĝojn inter lernantoj kaj instruistoj ĉinaj kaj eŭropaj.
Ĉina artisto Chen Jianxin kaj skribis kaj eksplikis la ĉinan ideografiaĵon Fu (feliĉo) en kvar stiloj kaj poste respondis demandojn.
Lernantoj kaj iliaj gepatroj prezentis kantojn, dancojn kaj ludis muzikilojn.

La 19-an de februaro (lunde) ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping sendis konsolan mesaĝon al irana prezidento Hassan Rouhani pro la kraŝo de irana pasaĝeraviadilo.
Xi Jinping diris en la mesaĝo: "kun granda malĝojo sciiĝinte pri la kraŝo de irana pasaĝeraviadilo kaj la viktimo de pasaĝeroj kaj aviadistaro, mi esprimas profundan kondolencon al la viktimoj kaj esprimas sinceran konsolon al iliaj parencoj en la nomo de la ĉina registaro, la ĉina popolo kaj mi mem.
La 18-an de februaro, kun 66 pasaĝeroj unu irana aviadilo kraŝis en la irana urbo Semirom survoje de la irana ĉefurbo Teherano al la sudokcidenta urbo Yasuj, neniu postvivis en la aerkatastrofo.

Ĉina Elektronika Konsilio publikigis raporton dirante, ke en 2018 la elektrokonsumo kreskos stabile kaj rapide kiel en 2017 kaj pliiĝos je ĉirkaŭ 5.5%. Vicĝenerala sekretario de la konsilio s-ro An Hongguang diris, ke antaŭkalkule la instalita kapacito pliiĝos je ĉirkaŭ 120 milionoj da kilovattoj en 2018. An Hongguang konigis, ke antaŭkalkule la provizado kaj bezonado de elektro ĝenerale estos malstreĉa en Ĉinio en 2018.

La 19-an de februaro (lunde) en Amano, jordania ministro pri eksterlandaj aferoj Ayman Safadi kaj turka ministro pri eksterlandaj aferoj Mevlut Çavusoglu reasertis, ke la "projekto de du ŝtatoj" estas la ununura metodo por solvi la konflikton inter Palestino kaj Israelo kaj la ŝlosilo por mezorienta paco estas fondo de palestina ŝtato.
Mevlut Çavusoglu tiutage vizitis Jordanion kaj intervidiĝis kun Ayman Safadi. Poste en la komuna gazetara konferenco, Mevlut Çavusoglu diris, ke Turkio laŭdas kaj subtenas Jordanion pro ĝia rolo en la situacio de Palestino kaj Israelo. Ayman Safadi diris, ke ili ambaŭ opinias, ke estas nevalida kaj sensignifa la decido de Usono pri agnosko de Jerusalemo kiel la ĉefurbo de Israelo.
Pri la siria situacio, Ayman Safadi diris, ke ili opinias, ke necesas serĉado de politika solvo. Ili esperas, ke estos permesata siriaj rifuĝintoj reveni al Sirio en konvena tempo. Mevlut Çavusoglu diris, ke la lasttempa milita ago de Turkio en la siria norda loko Afrin celas batalon kontraŭ terorismo, "sur la bazo Turkio subtenas plenan suverenecon kaj teritorian integrecon de Sirio."

La 19-an de februaro (lunde) la iraka milica armita forto Hashd Shaabi publikigis deklaracion dirante, ke vespere de la 18-a de februaro ĝiaj armitoj estis atakitaj de teroristoj kaj mortis 27 milicanoj.
La deklaracio diras, ke armitoj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato atakis membrojn de Hashd Shaabi en la provinco Kirkuk, ili akre militis kaj mortis 27 milicanoj de Hashd Shaabi.
Ĝis nun estas neniu raporto pri morto kaj vundiĝo de Islama Ŝtato.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin