Nord-Koreio sendos altnivelan delegacion al Sud-Koreio

(GMT+08:00) 2018-02-22 15:47:17     Redaktoro:Ĝoja

Ĵaŭde la sud-korea Ministerio pri Reunuigo diris, ke la 25-an de februaro la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) sendos altnivelan delegacion, estratan de Kim Yeong-cheol, vicprezidanto de la Centra Komitato de la Laborista Partio de KDPR, al Sud-Koreio por partopreni la fermon de la Vintraj Olimpikoj en Pyeongchang.

Tiutage la ministerio diris, ke ĝi ricevis la komunikaĵon de KDPR pri la vizito de la delegacio. Laŭ la komunikaĵo, la delegacio konsistas ankaŭ el Ri Son-gwon, prezidanto de la komitato pri reunuigo de la patrolando de KDPR, kaj 6 sekvantoj. La vizito daŭros je 3 tagoj.

La sud-korea Ministerio pri Reunuigo diris, ke ĉeesto de la delegacio al la fermo utilos al kreo de ŝanco pri la pac-procezo de la korea duoninsulo, inkluzive de la plibonigo de la nord-sudaj rilatoj kaj la sennukleigo de la korea duoninsulo, pro tio la sudkorea flanko akceptis la viziton de la nordkorea delegacio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin