Politika Buroo de Centra Komitato de KPĈ okazigis kunvenon pri nova regiono Xiong'an

(GMT+08:00) 2018-02-23 11:01:56     Redaktoro:Xiong

Ĵaŭde la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazigis kunvenon por aŭskulti raporton pri planado kaj preparado de la nova regiono Xiong'an en la provinco Hebei. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio prezidis la kunvenon kaj faris gravan parolon.

La nova regiono Xiong'an estas la nova ekonomia zono proksima al Pekino. Ĝi estas desegnita por integri la ĉefurbon kun ĉirkaŭaj regionoj.

Ĉinio anoncis planojn en aprilo de 2017 por establi la novan regionon Xiong'an ĉirkaŭ 100 kilometrojn sudokcidente de Pekino. Ĝi kovras la guberniojn Xiongxian, Rongcheng kaj Anxin en la provinco Hebei.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin