Sekureca Konsilio de UN voĉdonos pri projekto de rezolucio koncerna al militpaŭzo en Sirio

(GMT+08:00) 2018-02-23 18:42:27     Redaktoro:Yu

Bone informita persono diris ĵaŭde vespere, ke la Sekureca Konsilio de la UN voĉdonos pri projekto de rezolucio urĝanta tutlandan 30-tagan militpaŭzon en Sirio vendrede antaŭtagmeze je la 11a horo.

La Sekureca Konsilio okazigis kunvenon ĵaŭde posttagmeze por diskuti pri la situacio en Sirio. Pro malkonsento inter la membroŝtatoj, la Sekureca Konsilio ne povis okazigi voĉdonon pri la projekto proponita de la konstantaj reprezentantoj de Svedio kaj Kuvajto al la UN.

La bone informita persono diris, ke la projekto urĝas ĉiujn koncernajn partiojn de Sirio haltigi la batalon, ĉesigi la sieĝon de kvar regionoj ĉirkaŭ la ĉefurbo Damasko, kaj certigi glatan transportadon por subteni la liveradon de nutraĵoj kaj medicinaĵoj al tieaj loĝantoj. La militpaŭzo menciita en la projekto ne inkluzivas la batalo kontraŭ la Islama Ŝtato, Al Qaida kaj aliaj terorismaj grupoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin