Mohammad Javad Zarif: Usono ne povas difini kondiĉojn por nuklea interkonsento de Irano

(GMT+08:00) 2018-02-25 13:22:35     Redaktoro:祃璟琳

Laŭ raporto de irana Mehr Novaĵ-Agentejo, sabate en Teherana Universitato irana ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif diris en sia prelego, ke la nuklea interkonsento de Irano estas internacia plurflanka interkonsento, Usono, kiel unu el subskribintoj, ne povas difini kondiĉojn por la interkonsento.

Zarif diris, ke Irano ne akceptos aldoni tiel nomatan "interreta sekurecon", "homrajtojn" kaj "ekonomiajn aktivadojn de revolucia avangardio" en la subskribitan interkonsenton. Neniu el la subskribintoj povas difini kondiĉojn por resto en la kadro de la nuklea interkonsento. Usono, kiu difinis kondiĉojn por la interkonsento, celas transtiri atenton de la publiko al ĝia malobservo de la interkonsento. Li diris, ke la internacia komunumo kaj Irano esprimis pluan subtenon al la nuklea interkonsento kaj Usono devas agi kadre de la interkonsento.

Laŭ alia raporto, en la 22a ĉimonate, irana vicministro pri eksterlandaj aferoj, ĉefa reprezentanto al la intertraktado pri la nuklea interkonsento Abbas Araqchi diris en sia prelego en Britio, ke se Irano ne povos akiri ekonomiajn profitojn el la irana nuklea interkonsento kaj ĉefaj eksterlandaj bankoj ne faros negocon kun Irano, la lasta sin retiros el la nuklea interkonsento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin