Ĉinio volas kunlabori kun ĉiuj landoj laŭlonge de "Unu Zono kaj Unu Vojo"

(GMT+08:00) 2018-02-28 19:31:06     Redaktoro:Xiong

La 28an de februaro Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en Pekino diris, ke Ĉinio volas kune kun ĉiuj landoj laŭlonge de "Unu Zono kaj Unu Vojo", interalie kun Malajzio, antaŭenigi kaj plivastigi kunlaboron interprofitigan.

Estas raporto, ke lastatempe la malajzia ĉefministro Najib Tun Razak donis altan takson pri la iniciato "Unu Zono kaj Unu Vojo", opiniante ke Malajzio ricevos el ĝi senliman profiton. Li diris, ke Malajzio daŭre bonvenigas investadon el Ĉinio kaj kunlaboras kun Ĉinio. Por tio Lu Kang komentis:

"La iniciato 'Unu Zono kaj Unu Vojo' entenas la principon de kuna konsiliĝo, kuna konstruado kaj kuna dividado, kun la celo realigi interprofitigon kaj kunĝuadon, kaj la principo ricevis vastan subtenadon kaj aktivan partoprenon de la internacia komunumo. Kaj Ĉinio volas kune kun ĉiuj landoj laŭlonge de 'Unu Zono kaj Unu Vojo', interalie kun Malajzio, antaŭenigi kaj plivastigi kunlaboron interprofitigan."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin