Penso de Xi Jinping estas en proponita konstitucia amendo konforme al komuna aspiro de KPĈ kaj popolo

(GMT+08:00) 2018-02-28 13:42:36     Redaktoro:Yu

Artikolo de Xuan Li substrekis, ke la propono skribi la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko en la konstitucion de Ĉinio estas komuna aspiro de la tuta partio kaj la ĉina popolo.

La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) dimanĉe publikigis sian proponon pri amendo al la konstitucio de Ĉinio.

La artikolo, kiu estis publikigita en la marda Popola Ĵurnalo, la ĉefa ĵurnalo de la KPĈ, diris, ke la propono ankaŭ reflektas, ke la decido de la partio konformas al la volo de la popolo.

La artikolo diris, ke tio helpas firmigi la komunan teorian fundamenton de la partio kaj la lando por strebo al realigo de nacia rejuniĝo kaj la sukceso de socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova epoko. La artikolo rimarkigis, ke skribi la penson de Xi Jinping en la konstitucion helpos fari la gvidan ideologion de la partio la gvida ideologio de la lando, tre bezonata por la disvolvado de la partio kaj la lando kaj por plibonigo de la konstitucio. Kiel fundamenta leĝo de la lando, la konstitucio de Ĉinio enkorpigas la komunan volon kaj fundamentajn interesojn de la ĉina popolo kaj estas ĉefa leĝa garantio por la lando kaj la popolo por venki ĉiajn malfacilaĵojn kaj defiojn kaj sekvi la vojon de socialismo kun ĉinaj trajtoj.

La artikolo rimarkigis, ke la nuna konstitucio, adoptita en 1982, ĝis nun travivis kvar amendojn en 1988, 1993, 1999 kaj 2004. Estis skribitaj en la konstitucion la Teorio de Deng Xiaoping en 1999 kaj la Teorio de Tri Reprezentoj en 2004. La dimanĉa dokumento ankaŭ proponis inkluzivi la Sciencan Vidpunkton pri Disvolvado en la konstitucion.

La artikolo diris, ke ekde la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ, la Centra Komitato de la KPĈ kun kamarado Xi Jinping ĉe la kerno formis la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko, akirante historiajn atingojn kaj ebligante historiajn ŝanĝiĝojn en la afero de la partio kaj la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin