De la 1a ĝis la 2a de marto, membroj de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco sinsekve atingis Pekinon por partopreni en la 1a sesio de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, kiu komenciĝos en la 3a de marto. Komitatano Zheng Lansun el provinco Fu Jian, suda Ĉinio, havis intervjuon kun raportisto en la pekina flughaveno.
Komitatano Meng Guanglu el Tianjin estis intervjuita en la pekina fervoja suda stacidomo.
Matene de la 2a de marto, komitatanoj el la provinco Heilongjiang atingis la pekinan stacidomon. Komitatano Liu Lei estis intervjuita de raportisto.