Novaĵoj (Marto 02)

(GMT+08:00) 2018-03-02 17:47:44     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 2-a de marto, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio kaj Tongo konsentis antaŭenigi strategian partnerecon; speciala sendito de UN urĝas komplete efektivigi Rezolucion 2401 de la Sekureca Konsilio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun tonga reĝo Tupou VI ĵaŭde en Pekino, kaj ili konsentis antaŭenigi la strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Tongo.

Dum ilia interparolado en la Granda Popola Halo, Xi diris, ke reĝo Tupou VI faris historian kontribuon al ĉina-tongaj rilatoj, kaj li esperas, ke la reĝa familio de Tongo ludos plu pozitivan rolon en la disvolvado de duflankaj rilatoj.

Ĉi tiu jaro markas la 20an datrevenon de la starigo de ĉina-tongaj diplomatiaj rilatoj. Tupou VI venis al Ĉinio kiel ministro pri eksterlandaj aferoj kaj defendo antaŭ 20 jaroj kaj subskribis komunikaĵon por starigi diplomatiajn rilatojn.

Xi diris, ke Ĉinio kaj la pacifikaj insul-landoj, inkluzive de Tongo, estas bonaj amikoj kaj partneroj. Li vokis ambaŭ landojn plifortigi interŝanĝojn sur ĉiuj niveloj kaj cementi politikan reciprokan fidon, plu subteni kaj kompreni unu la alian pri demandoj koncernaj al suvereneco, teritoria integreco kaj nacia digno. Li instigis la du landojn grandigi komunikadon kaj interŝanĝon inter registaraj departementoj kaj leĝdonaj instancoj, ekspluati potencialon de kunlaboro en diversaj kampoj kaj antaŭenpuŝi kunlaboron sub la iniciato Zono kaj Vojo.

Tupou VI, kiu atingis Pekinon merkrede por naŭtaga ŝtata vizito, unue gratulis la Komunistan Partion de Ĉinio (KPĈ) pro la sukcesa okazigo de la 19a Nacia Kongreso. Li diris, ke Tongo atribuas grandan gravecon al la rilatoj kun Ĉinio kaj aprezas la subtenon kaj helpon de Ĉinio al la lando, precipe la helpon liveritan tuj post kiam ĝi estis trafita de uragano. La reĝo aldonis, ke Tongo konsentas kun Ĉinio pri ĝia vizio konstrui novan tipon de internaciaj rilatoj kaj volas labori kun Ĉinio por konstrui komunumon kun komuna estonteco de la homaro.

Post la parolado, la du landoj subskribis sep interkonsentojn en la kampoj, inkluzive de ekonomia kaj teknologia kunlaboro, homaj resursoj kaj edukado sub la ĉeesto de la du ŝtatestroj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde, ke Ĉinio postulas seriozan traktadon kun Usono pri leĝprojekto rilata al Tajvano.

La usona senato merkrede adoptis la Akton pri Tajvana Vojaĝo, kiu celas stimuli interŝanĝon de altnivelaj vizitoj inter Usono kaj Tajvano. Ankaŭ la usona Ĉambro de Reprezentantoj aprobis la leĝprojekton en januaro.

Proparolanto Hua Chunying diris en regula gazetara konferenco, ke iuj el la klaŭzoj de la akto ne havas leĝan efikon, tamen serioze malobservas la principon de unu Ĉinio kaj la tri ĉina-usonajn komunajn komunikaĵojn. Hua diris, ke Ĉinio estas forte malkontenta kaj firme oponas la akton kaj postulas seriozan traktadon kun la usona flanko. Ŝi aldonis, ke la principo de unu Ĉinio estas la politika bazo de ĉina-usonaj rilatoj.

La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis simpozion kaj konsultiĝan kunvenon, informante nekomunistajn partiojn, la Ĉinan Federacion de Industrio kaj Komerco kaj eminentajn senpartiulojn pri reformo de la partio kaj ŝtataj institucioj kaj aŭskultante iliajn opiniojn. .

Prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, prezidis la simpozion kaj la konsultiĝan kunvenon, kiuj okazis en la 6a de februaro kaj la 28a de februaro.

Xi faris gravajn paroladojn en la du okazoj. Ĉeestantoj estis informitaj pri decido de la Centra Komitato de la KPĈ pri profundigo de reformo de la partio kaj ŝtataj institucioj kaj ankaŭ plano por la reformo.

La Centra Komitato de la KPĈ ankaŭ informis ilin pri listo de proponitaj kandidatoj por ŝtataj gvidantoj, kiu estos rekomendita al la unua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso, kaj listo de proponitaj kandidatoj por gvidantoj de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), kiu estos rekomendita al la unua sesio de la 13a Nacia Komitato de la ĈPPKK.

Staffan de Mistura, speciala sendito de la ĝenerala sekretario de UN pri Sirio, kunvokis gazetaran konferencon ĵaŭde en Ĝenevo, reasertante, ke UN klopodos plu por antaŭenigi la procezon de politika kompromiso de la siria demando. Li akcentis, ke la urĝa tasko estas komplete efektivigi la Rezolucion 2401 por realigi militpaŭzon en Sirio kaj fini suferon kaj tragedion alportitajn de la milito al la siria popolo.

La gazetara konferenco estis okazigita en la Palaco de Nacioj, kaj ĝin ĉeestis ankaŭ Jan Egeland, konsilisto de la speciala sendito pri humanitara agado. De Mistura diris, ke ili ne povas elteni la koston de rezigno de politika kompromiso, kaj li konsiliĝas kun rilataj partioj pri sekvaj agadoj por politika kompromiso pri la siria demando.

Ĵaŭde vespere, sud-korea prezidento Moon Jae-in telefone konversaciis kun sia usona paralelulo Donald Trump, informante lin pri planita sendito al la Korea Demokratia Popola Respubliko.

Laŭ novaĵo publikigita de Yoon Young-chan, supera gazetara sekretario de la sud-korea prezidentejo Blua Domo, la du ŝtatestroj interparolis 30 minutojn. Moon konsiliĝis kun Trump pri atingoj de la vizito de altnivela delegacio de la KDPR al Sud-Koreio dum la Vintraj Olimpikoj en PeongChang kaj esprimis volon daŭrigi bonan tendencon de la interkorea dialogo kaj etendi la dialogon al sennukleigo de la Korea Duoninsulo. Li diris al Trump, ke Sud-Koreio sendos specialan senditon al la KDPR por reciproki la viziton en la proksima estonteco.

La iraka parlamento ĵaŭde urĝis la registaron fiksi la horaron por la kompleta retiro de alilandaj trupoj.

La parlamento diris en deklaro, ke ĝi voĉdone adoptis rezolucion, esprimante dankon al ĉiuj landoj, kiuj helpis al Irako bati la ekstremisman grupon Islama Ŝtato, kaj vokante la registaron fiksi la horaron por la retiro de alilandaj trupoj el Irako post la venko super la Islama Ŝtato.

Ĵaŭde vespere en la cisjordania urbo Ramallah, palestina prezidento Mahmoud Abbas vokis la internacian komunumon atenti kaj antaŭenpuŝi la longe stagnantan palestina-israelan pacprocezon.

Abbas faris la vokon en la mafermo de kunveno de la Revolucia Komitato de la Palestina Nacia Liberiga Movado. Li akcentis, ke la internacia komunumo devas okazigi multflankan konferencon pri palestina-israela demando laŭ rilataj internaciaj rezolucioj surbaze de la du-ŝtata solvo por redukti malkonsentojn kaj krei novajn oportunojn.

Abbas diris, ke Palestino observas la pacan promeson kaj esperas, ke la internacia komunumo faros novajn klopodojn por savi la palestina-israelan pacprocezon, tamen ĝi malakceptas ajnan internacian solvon, kiu damaĝas la interesojn de la palestina popolo.

Abbas akcentis, ke la palestina flanko persistas pri fondo de la palestina ŝtato bazita sur la landlimo de 1967, kun Orient-Jerusalemo kiel la ĉefurbo, kaj la situo de la ĉefurbo neniam ŝanĝiĝos.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin