Liu He vizitas Usonon

(GMT+08:00) 2018-03-02 19:03:33     Redaktoro:Xiong

Invitite de la usona registaro Liu He, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj oficeja estro de la Centra Financa Gvidgrupo, faras viziton al Usono de la 27a de februaro ĝis la 3a de marto. En la 2a de marto Hua Chunying, proparolistino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la vizito de Liu He kreis necesajn kondiĉojn por pli profunda kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono.

En tiutaga gazetara konferenco Hua Chunying konigis la viziton de Liu He. Ŝi diris, ke posttagmeze de la 1a de marto Liu He faris konstrueman, utilan interkonsiliĝon kun la usona financa ministro Steven Mnuchin, la direktoro de la nacia ekonomia komitato en la Blanka Domo, Gary Cohn, kaj la usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer. La du partioj sincere interŝanĝis opiniojn pri la plej ĉefaj problemoj de la duflankaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin