Kreiĝos "koridoro de membroj" en la unua sesio de la 13a Nacia Komitato de ĈPPKK

(GMT+08:00) 2018-03-02 19:48:32     Redaktoro:Xiong

La unua sesio de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco malfermiĝos je la 15a horo en la 3a de marto kaj fermiĝos antaŭtagmeze de la 15a. La 2an de marto Wang Guoqing, proparolanto de la sesio, en la Granda Popola Halo konigis al ĉinaj kaj eksterlandaj amaskomunikiloj la staton ĉi-supre menciitan.

Wang Guoqing informis, ke la malferma kunveno, ferma kunveno kaj paroladoj dum la sesio estos apertaj al ĉinaj kaj eksterlandaj raportistoj, kaj ke, por faciligi intervjuadon de raportistoj, ĉi-jare oni unuafoje aranĝos tri kolektivajn intervjuadojn en la formo "koridoro de membroj"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin