KPĈ aŭskultis opiniojn pri profundigo de reformo de partio kaj ŝtataj institucioj

(GMT+08:00) 2018-03-02 10:45:26     Redaktoro:Yu

La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis simpozion kaj konsultiĝan kunvenon, informante nekomunistajn partiojn, la Ĉinan Federacion de Industrio kaj Komerco kaj eminentajn senpartiulojn pri reformo de partio kaj ŝtataj institucioj kaj aŭskultante iliajn opiniojn. .

Prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, prezidis la simpozion kaj la konsultiĝan kunvenon, kiuj okazis en la 6a de februaro kaj la 28a de februaro.

Xi faris gravajn paroladojn en la du okazoj. Ĉeestantoj estis informitaj pri decido de la Centra Komitato de la KPĈ pri profundigo de reformo de partio kaj ŝtataj institucioj kaj ankaŭ plano por la reformo.

La Centra Komitato de la KPĈ ankaŭ informis ilin pri listo de proponitaj kandidatoj por ŝtataj gvidantoj, kiu estos rekomendita al la unua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso, kaj listo de proponitaj kandidatoj por gvidantoj de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), kiu estos rekomendita al la unua sesio de la 13a Nacia Komitato de la ĈPPKK.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin