Unua sesio de dektria NPK malfermiĝos lunde matene

(GMT+08:00) 2018-03-04 10:47:16     Redaktoro:Yu

Proparolanto diris dimanĉe, ke la unua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK), la nacia leĝdona instanco de Ĉinio, malfermiĝos lunde kaj daŭros 15 tagojn kaj duonon.

Zhang Yesui, proparolanto de la unua sesio de la 13a NPK, diris en gazetara konferenco, ke krom la ekzameno de raportoj, inkluzive de tiu pri la registara laboro, la deputitoj por la NPK diskutos projekton de amendo al la ĉina konstitucio, projekton de leĝo pri kontrolo kaj planon pri reformo de la institucioj de la Ŝtata Konsilo.

Zhang aldonis, ke la deputitoj ankaŭ elektos kaj decidos membrojn de ŝtataj organoj. La sesio finos en la mateno de la 20a de marto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin