Proparolanto: Ĉinio ne eksportos "ĉinan modelon"

(GMT+08:00) 2018-03-04 12:12:53     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la unua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio diris dimanĉe, ke Ĉinio ne importos fremdlandajn modelojn nek eksportos ĉinan modelon de disvolvado.

Proparolanto Zhang Yesui diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio sekvos sian propran vojon, kaj ne petos aliajn landojn kopii la ĉinan praktikon. Zhang diris, ke estas neniu universala modelo por disvolvado, kaj ĉiu lando devas disvolvi sian propran vojon bazitan sur siaj propraj kondiĉoj. Ĉinio ne volas renversi aŭ anstataŭigi la nunan internacian ordon. Male, ĝi estos plu defendanto kaj kontribuanto de la ordo. Li aldonis, ke Ĉinio volas partopreni aktive en la reformo kaj konstruado de la tutmonda regado kaj puŝi la internacian ordon evolui por pli grandaj justeco kaj egaleco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin