Revizio de konstitucio estas grava tasko por jara sesio de NPK

(GMT+08:00) 2018-03-04 12:46:29     Redaktoro:Yu

Zhang Yesui, proparolanto de la unua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso, diris dimanĉe, ke revizii parton de la ĉina konstitucio estas grava tasko por la unua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso.

Zhang diris en gazetara konferenco, ke la konstitucio, kiu reflektas la komunan volon de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina popolo, estas la fundamenta leĝo de Ĉinio kaj la ĝenerala ĉapitro por bona regado de la lando kaj certigo de nacia sekureco. La nuna konstitucio estas pruvita kiel bona leĝo konvena al la realaĵo de Ĉinio kaj plenumas la postulon de la epoko. Li diris, ke la konstitucio povas certigi sian daŭran vivecon nur per senĉesa adaptiĝo al novaj situacioj, asimilado de novaj spertoj, konfirmo de novaj atingoj kaj starigo de novaj normoj.

Zhang akcentis, ke necesas konvene amendi la konstitucion por enkorpigi gravajn teoriajn, praktikajn kaj instituciajn atingojn akiritajn de la partio kaj la popolo por doni pli bonan ludon al la ŝlosila rolo de la konstitucio en la protekto kaj evoluigo de socialismo kun ĉinaj trajtoj en nova epoko. Li aldonis, ke amendi la konstitucion estas granda evento en la politika vivo de la lando kaj grava leĝdona agado kun vasta influo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin