Reformo de kontrola sistemo plifortigos gvidadon de partio super batalo kontraŭ korupto

(GMT+08:00) 2018-03-04 15:06:23     Redaktoro:Yu

Zhang Yesui, proparolanto de la unua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso, diris dimanĉe, ke la reformo de la kontrola sistemo de Ĉinio celas plifortigi la unuecan gvidadon de la partio super kontraŭkoruptaj kampanjoj kaj kovri ĉiujn ŝtatajn funkciojn.

Zhang diris en gazetara konferenco, ke la reformo estas esenca por la reformo de la politika institucio de Ĉinio kaj estas la desupra dezajno. Li aldonis, ke kontrolaj komisionoj dividas oficejojn kaj personaron kun partiaj disciplin-inspektoroj kaj estas kontraŭkoruptaj institucioj kun ĉinaj trajtoj, dum projekto de la leĝo pri kontrolo, submetota al la tria ekzameno en la sesio, estas kontrakorupta leĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin