Prezidio elektita kaj tagordo fiksita por sesio de Nacia Popola Kongreso

(GMT+08:00) 2018-03-04 16:43:03     Redaktoro:Yu

Deputitoj por la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) kolektiĝis dimanĉe matene en prepara kunveno por elekto de la prezidio kaj fiksado de la tagordo por la unua sesio de la 13a NPK, kiu komenciĝos lunde en Pekino.

Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la 12a NPK, prezidis la preparan kunvenon. Li Zhanshu, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj aliaj 9 homoj estis elektitaj kiel plenumaj prezidantoj de la prezidio de la unua sesio de la 13a PNK.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin