Ĉinio plu profundigos reformon kaj persistos en malfermo

(GMT+08:00) 2018-03-05 10:04:49     Redaktoro:Selena

Ĉina ĉefministro Li Keqiang lunde akcentis, farante la raporton pri la registara laboro en la malferma kunveno de la 1a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, ke necesas profundigi ampleksan reformon kaj persisti en pordo-malfermo.

Li diris, ke Ĉinio daŭrigis reformon kaj pord-malfermon, iniciatis kaj antaŭenpuŝis komunan konstruadon de la Zono kaj Vojo kaj establis 11 liberkomercajn zonojn kaj 13 translandajn sintezajn zonojn pri elektronika komerco. Li aldonis, ke Ĉinio subskribis kaj altgradigis 8 liberkomercajn interkonsentojn, kaj juano estis aldonita de la Monda Mona Fonduso en la monan korbon de la speciala retrata rajto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin